Informoj
Nacia Legado en Esperanto
Okaze de la ĉi-jara eldono de Nacia Legado, Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro kaj Podlaĥia Libraro invitas al prezento de ok polaj noveloj en Esperanto-traduko.
Fotorevenoj
Dum kvin renkontiĝoj, kiuj estis samtempe fotoprojektoj en la urba spaco, la partoprenantoj ekkonis la historion de Bjalistoko kaj de ĝiaj loĝantoj de 1918 ĝis 1989. Per fotiloj produktitaj en tiu periodo, trovante la inspirojn en arkivaj fotoj kaj rememoroj de la loĝantoj, ili mem fotis la urbon – tia, kia ili ĝin vidas, kaj tion, kio interesis ilin en ĝi.
Diplomoj de AFiP
Studentoj de Akademio de Fotografio kaj Entreprenemo (pole Akademia Fotografii i Przedsiębiorczości) profunde analizas la pritraktatajn problemojn. La bazo de ilia laboro estas plurmonata esplorado, fine – vidigo en la formo de bildoj, registraĵoj aŭ dokumentoj.
Rina nikova - Biblia Baletistino
Rina Nikova (1898-1972) estas artista pseŭdonimo de Roza Rubinowicz, loĝanta en Israelo monfama artistino, ĉefbaletistino kaj pionirino de biblia baleto, stilo, en kiu bibliaj motivoj estis interpretataj per danco.
Malaperinta urbestro de Bjalistoko – laŭ la spuroj de Seweryn Nowakowski
La itinero de la promenado gvidas tra lokoj rilataj al la restado de Nowakowski en Bjalistoko, kaj investaĵoj realigitaj en la tempo, kiam li estis la mastro de la urbo.
Paĝo: 19/55