Informoj
Interparolo kun Leszek Szerepka pri Belorusio – „Belorusa snajpero”
Leszek Szerepka – doktoro pri historio, diplomato kaj verkisto. En diplomatiejoj de Pollando en la oriento (Moskvo, Kievo kaj Minsko) li sume pasigis dek kelkajn jarojn, interalie en la jaroj 2011–2015 li estis la ambasadoro de Pola Respubliko en Belorusio. La aŭtoro de multaj eldonaĵoj pri la tereno de iama Sovetio, inter tiuj de kelkaj libroj kaj sciencaj, kaj beletraj.
Stepan Rudik: Ukraina
En la projekto UKRAINA mi montras trarigardon de la vivo: kultura, politika, milita, ĉiutaga – de la ŝtato kaj ĝiaj civitanoj. Laŭ mi fotografio estas sentempa, senrilata al konkreta loko aŭ evento; ĝi estas bildo, alegorio, metaforo, simbolo, hieroglifo, kodo. En sia minimumismo ĝi bildigas la tutan mondon, ĝiajn paradoksojn, absurdaĵojn kaj kaoson.
Promenado „Laŭ la spuroj de Alicja Sztaginowa”
Alicja Sztaginowa, kvankam multaj loĝantoj de Bjalistoko plu memoras ŝin, estas iom forgesita personaĵo de Bjalistoko.
Terase-Koncerte: TEMPERO
En la portugala lingvo „tempero” signifas spicon. Muziko kreata de la kvar krakovaj artistoj, simile al spicoj, forte efikas sur la sensojn.
Promenado laŭ la spuroj de la provincestro Marian Zyndram-Kościałkowski
Unu el la patronoj de la jaro 2021 estas Marian Zyndram-Kościałkowski (1892–1946), la estro de Bjalistoka Provinco, sed ankaŭ soldato, parlamenta deputito, ministro kaj ĉefministro de la pola registaro.
Paĝo: 11/55