Informoj
21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Partoprenu en la 21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, tradicia renkontiĝo de esperantistoj en la nastkiĝurbo de LLZ! Ĝi okazos en la tagoj 11–13 de decembro, ĉi-foje en reta formo.
Klaus Richter: Bajorai
„Bajorai” estas estetika esplorado de litova vilaĝo. „Mia celo estis rakonti parton de ĝia historio, ĝiajn pasintecon kaj nuntempon. Mi uzas fotojn faritajn en la jaroj 2017–2019, stanaĵojn el hejmaj arkivoj de loĝantoj de Bajorai, eseon verkitan surbaze de interparoloj kun la loĝantoj kaj impresojn pri la vilaĝo” – diras la artisto”.
Marek Turkot: Mirinda aventuro
Marek Turkot devenas el la eta, pitoreska vilaĝo Ołdaki Polonia, troviĝanta ĉe la rando de Mazovio. De 2001 li vizitadas la Lokan Memhelpan Centron en Łomża, kie unuafoje li trovis la teknikon de linoleuma graviko, kiu iĝis lia vera pasio, kiel li mem diris.
Du eldonaĵoj sub patronado de BOK/CLZ
En novembro aperos du eldonaĵoj, kies patrono estas Centro Ludoviko Zamenhof. Temas pri „Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero” kaj nova numero de la trimonata gazeto „Karta”.
Nacia Legado: Baladina
Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto-Libraro/Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki invitas al prezento de dulingva dramo „Baladino” de Juliusz Słowacki: en la pola originalo kaj la unua Esperanto-traduko de Lidia Ligęza.