Białostocki Ośrodek Kultury

Konstruaĵo

  • Drukuj zawartość bieżącej strony
  • Zapisz tekst bieżącej strony do PDF

Historio de la konstruaĵo

Ĉe la strato Warszawska 19, iam 15. Ĝi estis konstruita antaŭ 1896 kaj apartenis al Markus Gordon, ĉi tie sian sidejon havis filio de Riga Komerca Banko.

En 1920 laboris ĉi tie Portempa Revolucia Komitato – agento de bolŝevika potenco, gvidata de Feliks Dzierżyński, Feliks Kon kaj Julian Marchlewski. En aŭgusto de tiu jaro el keloj de la konstruaĵo oni forportis 16 militkaptitojn, pelis ilin laŭ la stratoj Warszawska kaj Sienkiewicza ĝis la ŝoseo Północno-Obwodowa, kie ili estis mortpafitaj. En 1922 Bronisława Woźnicka establis ĉi tie malsuperan humanisman gimnazion kaj sepklasan lernejon. La lernejo de s-ino Woźnicka okupis la unuan etaĝon de la konstruaĵo, dum ĉe la teretaĵo troviĝis sidejo de la asocio de militrezervaj oficiroj. La klasĉambroj troviĝis flanke de la strato Warszawska, kaj gimnastikejo – de la korto. En ĝi estis pargeto kaj piano, per kiu akompanis – dum gimnastikaj lecionoj – unu el la fratinoj Frankiewiczówna, establintinoj de fama Muzika Instituto. La lerneja kuracistino estis d-rino Irena Białówna, kies nomon havas nun unu el bjalistokaj stratoj. La lernejoj ekzistis ĝis 1939. En 1933 pro iniciato de la Asocio de Virina Civitana Laboro, funde de la korto, oni kreis la unuan en Bjalistoko Jordan-ĝardenon, destinitan por gejunuloj. En 1938 en unu el la salonoj funkciis varboficejo organizita de la Ĉefa Armeejo de Militrezervistoj de Volontula Korpuso de Olŝa-Regiono en Varsovio. Post 1944 la konstruaĵo kaj ĉiuj lasitaj posedaĵoj iĝis ŝtatpropraĵo. Dum multaj jaroj ĉi tie funkciis medicinejoj. De kelkaj jaroj la konstruaĵo staris malplena kaj ekkadukiĝis. En 2008 portempe instaliĝis en ĝi tiel nomata „Senhejma Galerio” kadre de kiu en la konstruaĵo oni aranĝis fotoekspozicion. Samjare la domon oni komencis renovigi kaj plejparte finadaptis ĝin por celoj de la Centro Ludoviko Zamenhof. La solena malfermo de la Centro okazis la 21-an de julio 2009, kelkajn tagojn antaŭ la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko.

Galeria

  • Powiększ zdjęcie Fino de la XIX jarcento

    Fino de la XIX jarcento

  • Powiększ zdjęcie CLZ konstruaĵo antaŭ modernigo

    CLZ konstruaĵo antaŭ modernigo

  • Powiększ zdjęcie CLZ konstruaĵo antaŭ modernigo

    CLZ konstruaĵo antaŭ modernigo

  • Powiększ zdjęcie CLZ konstruaĵo antaŭ modernigo

    CLZ konstruaĵo antaŭ modernigo