30.10.2015 (vendredo) je 18.00
Gastoj Michał Zieliński, Mirosław Miniszewski
Gvidos Anna Danilewicz
libera eniro
La lasta parto de la projekto „Triobla portreto” – prezento de la albumo kun fotoj faritaj dum somera plenaera fotado, far ses junaj artistoj el Pollando, Belorusio kaj Ukrainio en la tekniko de malseka kolodio. La ĉefan enhavon de la eldonaĵo formas magiaj fotoj, sed krome oni povos trovi en ĝi ankaŭ dokumentaron pri la tuta entrepreno kaj tekstojn de Mirosław Miniszewski kiuj estas literatura provo redoni la fenomenon de renkontiĝo kun Podlaĥio, konservo en la tempo kaj alfronto de preskaŭ alkemia tekniko de fotado.
Kroma allogaĵo estos koncerto de la bando Południce.