Ni invitas al prezento de la komikso „Ideo” kaj renkontiĝo kun ĝia aŭtoro JACEK ŚWIDZIŃSKI.
11-an de aprilo 2026, 15.00
Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19, Bjalistoko
la eniro estas senpaga
la renkontiĝon gvidos red. Andrzej Kłopotowski
La publikaĵo estas dediĉita al plenkreskuloj kaj adoleskantoj (12+)
La dua duono de la 19-a jarcento estis la epoko de grandaj ŝanĝoj kaj kuraĝaj ideoj. Unu el ili estis la revo krei komunan lingvon por ĉiuj homoj sendepende de iliaj nacieco, kredo kaj landlimoj, ene de kiuj ili vivis.
Ludoviko Zamenhof, kiu devenis el Bjalistoko, tiutempe multkultura urbo, deziris, ke tia lingvo faciligu reciprokan interkomprenon de la homoj, sed samtempe ke ĝi ebligu la kreon de ligoj protektantaj kontraŭ perdo de identeco. Tiel naskiĝis Esperanto, kiu ĝis nun estas eksterordinara kultur-fenomeno kaj simbolo de la ideo pri interkompreniĝo kaj solidareco, kiun ĝia kreinto kredis dum la tuta vivo. Jacek Świdziński en sia plej nova komikso „Ideo” rakontas pri tiu eksterordinara lingvo kaj pri ĝia kreinto.
La eldonintoj de la komikso estas Bjalistoka Kulturcentro kaj la eldonejo Kultura Gniewu.
La publikaĵon kunfinancis la Nacia Biblioteko de Pollando.

Jacek Świdziński
Naskiĝis en 1988 en Bjalistoko. Li diplomiĝis pri kulturscienco ĉe Varsovia Universitato. Li membras en la komiksa grupo Maszin. Sian debutan komikson „Polveroj, aŭ etaj pepantaj uletoj” (Paproszki, czyli małe piszczące ludziki) li publikigis en 2008, kaj tuj poste – la komikson „Aventuroj de la Varsovia Ribelo” (Przygody Powstania Warszawskiego, kun Michał Rzecznik). Kelkajn jarojn poste aperis „Damne, Tesla!” (A niech cię, Tesla!) kaj „Evento. 1908” (Zdarzenie. 1908). La sekvaj libroj kondukis lin al pluraj premioj – „Granda fuĝo el parcela ĝardeno” (Wielka ucieczka z ogródków działkowych) iĝis la plej bona pola komiksolibro de 2015 laŭ la Internacia Festivalo de Komiksoj kaj Ludoj en Lodzo; Pola Komiksa Asocio premiis la aŭtoron por la plej bona scenaro por la libro „Ribelo – nacia filmo” (Powstanie – film narodowy). En 2024 Jacek Świdziński ricevis la Pasporton de „Polityka” en la kategorio „Libro” por „Festivalo” (Festiwal) eldonita en 2023. Tiu verko estis la plej bona komiksolibro de la jaro dum la Internacia Festivalo de Komiksoj kaj Ludoj, kaj la aŭtoro estis elektita duobla premiito de Orient Mena aljuĝata de Pola Komiksa Asocio – por la plej bonaj komikso kaj scenaro. „Tagiĝo” (Brzask) eldonita en 2025 estas lia tria komikso, kiu ricevis la premion de la Internacia Festivalo de Komiksoj kaj Ludoj en Lodzo por la plej bona komiksolibro. Kiel aŭtoro de komiksoj, Jacek Świdziński kunlaboris interalie kun „Przekrój”, Festivalo Varsovia Aŭtuno, Off Festival, Komedia Klubo, Granda Teatro – Nacia Operejo. Liajn verkojn oni povis vidi en ekspozicioj en Zachęta – Nacia Artgalerio, Galerio de Moderna Arto „Arto-Ŝirmejo”, Galerio Arsenał en Bjalistoko, Muzeo de Varsovio aŭLieu d’Europe en Strasburgo. Li estas komiksa felietonisto de la reta magazeno pri kulturo Dwutygodnik.com.
(fonto: Kultura Gniewu)

Titolo: „IDEO”
Aŭtoro de la tekstoj kaj desegnaĵoj: Jacek Świdziński
Lingvo: pola
Projekto de la kovrilo: Jacek Świdziński
Malmola kovrilo
Dimensioj: 14×21 cm
ISBN: 978-83-68331-63-9

