6-an de junio 2024, 18h00, la eniro estas senpaga
Apartan lokon en la kalkulado de Holokaŭsto-viktimoj okupas la problemo de sinmortigoj de judoj en la 2-a mondmilito. La statistiko pri la viktimoj de Holokaŭsto, kiun pro ĝia naturo necesas proksimumumadi kun granda erarmarĝeno, iĝas preskaŭ senhelpa rilate la demandon pri la nombro de tiuj, kiuj anticipis la kondamnon verdiktitan kontraŭ ĉiuj judoj kaj mem senigis sin de la vivo. Se en tia suicido ni vidos ne nur fuĝon de suferado kaj morto, de torturado kaj humiligo, sed traktos ĝin ankaŭ kiel la manifestadon de malkonsento pri la Pereo, kiel formon de rezisto kontraŭ la nazioj, fine kiel la agon de kuraĝo – tiam en fundamenta maniero ŝanĝiĝos ankaŭ la statuso de la viktimo.
Mi volas provi rigardi sinmortigojn de judoj en la varsovia geto. Ni restos ankaŭ en la sfero de supozoj kaj intuicio, kiuj kaptas kelkajn tendencojn aŭ projektas eblan sinsekvon de okazaĵoj surbaze de neplenaj, proksimumaj informoj, ofte ne kontroleblaj laŭ vereco.