La ĉefa enhavo de la paĝo.

22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

En la 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos de la 9-a ĝis la 12-a de decembro 2021, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj artaj programeroj. Ĉi-jare ni festas la 30-jariĝon de Bjalistoka Esperanto-Societo. Antaŭ kaj post la evento okazos internaciaj projektaj renkontiĝoj de Erasmus+ (detaloj sub la programo).

Akceptejo – la 9-an de dec. ekde 17.00 kaj la 10-an de dec. ekde 16.00 (programoj, mendoj, pagoj)
Libroservo – funkcios dum la tuta evento.

La aranĝo estas senpaga, krom la tagmanĝoj kaj la dimanĉa ekskurso. Sube vi trovos la programon, ligilon al la aliĝilo kaj rekomendatajn tranokteblojn.

La tuta evento estos rete elsendata ĉe la FB-paĝo de CLZ.

Aliĝilo (ligilo).


Programo:

  • Ĵaŭdo, la 9-a de decembro
    • 17.30, Centro Ludoviko Zamenhof (CLZ), str. Warszawska 19, supra koridoro
      Malfermo de la ekspozicio 30-jariĝo de Bjalistoka Esperanto-Societo
    • 18.00, CLZ, supra salono
      Spektaklo Maskoto de Esperanto pri Lidja Zamenhof
      Vendredo, la 10-a de decembro
    • 17.00–17.30, CLZ, supra salono
      Resumo de la literatura konkurso Kio okazis, kio okazos?, enmanigo de premioj kaj prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 11. Koncerteto de Halina Różanek
    • 17.30–18.10
      Tomasz Chmielik: Prezento de novaj Esperanto-libroj, inter ili „Ŝuistoj” de Stanisław Ignacy Witkiewicz en la unua Esperanto-traduko
    • 18.10–18.30
      Roman Dobrzyński: prezento de la libro Verda Simio
    • 18.30–19.30
      Koncerto de JoMo (Jean-Marc Leclercq)
    • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
      Amika rondo kun vespermanĝeto
  • Sabato, la 11-a de decembro
    • 11.00–11.15, CLZ, supra salono
      Paweł Nowak: Leszek Solakiewicz, la granda propagandanto de la lingvo Esperanto en Zagórnik
    • 11.15–12.00
      Ráczkevy-Eötvös Ágnes: Testamento de Luter
    • 12.00–13.00, CLZ, malsupra salono (pargeta)
      Komuna manĝo (mendu en la aliĝilo)
    • 13.30–14.00, strato Malmeda
      Solena flormetado al la monumento de L. L. Zamenhof
    • 14.00–14.45, malnova paroĥa preĝejo, str. Kościelna 2
      Katolika meso en Esperanto; paralele:
    • 14.10–15.00, CLZ, supra salono
      Projektoj de Erasmus+
    • 15.00–16.00
      Tim Owen: Historio de Esperanto-simboloj
    • 16.00–17.00, CLZ, supra salono
      Przemysław Wierzbowski: prezento de Solaris en Esperanto
    • 17.00–18.00
      Prelego de prof. Walter Żelazny: Sukcesoj kaj malsukcesoj de Esperanto en la mondo
    • 18.00–18.30
      Koncerto de Frey-Lech Trio kaj Uku-Donaco Bjalistoko
    • 18.30–19.30, CLZ, malsupra ĉambro 105
      Naskiĝtaga kuko de Ludoviko
    • 20.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
      Amika rondo kun vespermanĝeto
      En sabato de 11.00 ĝis 18.00 funkcios Esperanto-radiostacio de Stanisław Dobrowolski.
  • Dimanĉo, la 12-a de decembro
    • 9.00–16.00, Esperanto-klubejo, str. Piękna 3
      Ekskurso al Supraśl (mendu en la aliĝilo)

 


La 22-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la literatura konkurso „Kio okazis, kio okazos?” estas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko. La evento okazas kun financa subteno el la buĝeto de la urbo Bjalistoko. Partnero de la renkontiĝo estas la Asocio de Aŭtoroj ZAiKS.

Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko. La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon.