Informoj
Ukrainio. Brodita ĉemizo kaj fermentintaj akvomelonoj – renkontiĝo kun la aŭtorino Katarzyna Łoza
Ukrainio estas lando plena de kontrastoj: ĝi kreiĝis surbaze de la mito de kozakoj, sed estas disŝirita inter la orienton kaj la okcidenton.
Grupa Studnia O. – Pikniko kun Meluzino. Slavaj baladoj
Kantoj en diversaj aranĝoj – kaj inspiritaj de la poezieco de popolaj baladoj, kaj modernaj originalaj interpretoj de la baladaj motivoj. Ili estos muzikaj rakontoj pri vivo kaj morto, pri animo kaj korpo, pri amo kaj perfido, pri migrado tra senvojaj provincoj kaj urbaj stratetoj.
Anna Kłosek: Tie estis la landlimo
La fotografia ekspozicio de Anna Kłosek estas vojaĝo laŭ la iama pola-sovetia landlimo, kiu ekzistis ĝis la atako de Sovetio al Pollando la 17-an de septembro 1939. Ĝi estas rakonto pri la malnova pola landlimo en la nova ukraina ŝtato. La vojo kondukis la fotistinon al etaj vilaĝoj kaj urbetoj de hodiaŭa Ukrainio.
Marcin Pawlukiewicz: Kiel en la familio. Pri familiaj ĝardenoj kaj ĝardenistoj
Marcin Pawlukiewicz ekipita per fotilo kaj sentema socia okulo komencis atente pririgardi familiajn ĝardenojn kaj iliajn posedantojn antaŭ ol tio iĝis moda. La aŭtoro esploras la spacojn de familiaj ĝardenoj en Sejny kaj prezentas interesajn interplektiĝojn de naturo kaj kulturo.
Izabela Szafrańska
La projekto naskiĝis pro pasio de la artistino je la judaj muziko kaj kulturo. Originalaj voĉoj kaj aranĝoj de tradiciaj kantoj transportos la aŭskultantojn en la mondon de la juda muziko – ofte nekonata kaj mistika.
Paĝo: 6/55