Informoj
Lokoj. Rekonstrukcio - Tadeusz Rolke
La ekspozicio de Tadeusz Rolke en la Centro Ludoviko Zamenhof estas lia unua individua prezento en Bjalistoko, kaj certe ĝi ebligos al la vizitantoj eksenti la neforpasantan interesiĝon de la aŭtoro pri vivo – eternigata tuje, vere, kaj foje kun ia distanco kaj sento de forpasado, ĉeestanta en lia arto.
Implikiĝo - aŭtora renkontiĝo
La Centro Ludoviko Zamenhof, Fondumo de la Universitato en Bjalistoko kaj la Eldonejo FORMA invitas al renkontiĝo kun Agnieszka Masłowiecka, aŭtorino de la libro „Implikiĝo”.
Ne povas okazi alie - literatura renkontiĝo
Elektitaj poemoj, kolektitaj el liberaj notoj, retrovitaj ĉe la amikoj – jena elekto formas la antologion „Ne povas okazi alie” de Jerzy Nachiło, la unuan postmortan volumon de ĉi bjalistoka poeto kaj ĵurnalisto. La eldonisto de la libro – la Fondumo Sąsiedzi kaj la Centro Ludoviko Zamenhof – invitas al prezenta renkontiĝo kaj vespero de rememoroj pri Jerzy Nachiło.
Internacia Tago de Teatro en CLZ
Klasikaj, fingraj kaj gantaj teatraj pupoj aperos baldaŭ en teatreto en la Ludosalono de la Centro Ludoviko Zamenhof. Okaze de la Internacia Tago de Teatro ni preparis specialajn teatrajn kursojn por la plej junaj gastoj.
Muzikaj renkontiĝoj kun muzikiloj
Muzikaj renkontiĝoj kun muzikiloj estas serio de renkontiĝoj kun muzikistoj kaj klasika muziko, kiuj alproksimigos al la infanoj la mondon de sonoj kaj muzikiloj.
Paĝo: 51/55