La aŭtoroj, Fondaĵo de la Universiteto en Bjalistoko kaj la Centro Ludoviko Zamenhof invitas al:

Elvoki PPR
premiero de la libro

renkontiĝo
12.01.2012 je 18.00
tekstoj: Maciej Białous, Justyna Dąbrowska, Katarzyna Niziołek kaj Małgorzata Skowrońska
fotoj: Mariusz Olkowski
Dum la renkontiĝo oni povos ricevi senpagan ekzempleron de la libro.

La aŭtoroj de la libro „Elvoki PPR” invitas la legantojn al ekzercado de la menso – ili iniciatas la ludon je rememoro pri la Pola Popola Respubliko. Tamen vane estos seĉi en ĉi ludo taksojn de la pasinta epoko aŭ detalegajn historiajn priskribojn. Kontraŭe, plenaj en ĝi estas homoj, vortoj, fantomoj, rememoroj kaj fotoj. Ĉu eble vi permesos esti elvokita?

Maciej Białous
Bjalistokano naskiĝinta en 1984. Li memoras nur la finon de la 1980aj jaroj, sed okupiĝas pri la pasinteco kiel plendungito de Katedro pri Socia Historio de la Instituto de Sociologio en la Universitato en Bjalistoko. Li partoprenas projektojn de la Fondaĵo de la Universitato en Bjalistoko ligitajn kun memoro pri la pasinteco.

Justyna Dąbrowska
Naskiĝis en 1981, laŭ la profesio estas sociologo. Dum la studado ŝi kunfondis Sciencan Rondon pri Antropologio de la Bildo en la Instituto de Sociologio en la Universitato en Bjalistoko. Ŝia pasio estas vida antropologio, folkloro en la moderna kulturo kaj larĝa temo de homrilatoj. Foje ŝi okupiĝas pri filmado: ŝi kunaŭtoris la filmon „Diabla semo” premiitan en la festivalo Filma Podlaĥio Atakas! en 2007.

Katarzyna Niziołek
Naskiĝis la 1an de januaro 1980 en Bjalistoko. Ŝi laboras en la Instituto de Sociologio en la Universitato en Bjalistoko kie ŝi instruas kaj preparas doktoriĝan disertacion pri civitanaj kvalitoj de soci-artaj agadoj. Ŝi ricevis stipendion de Clifford & Mary Corbridge Trust (University of Cambridge), publikigadis inter alie en „Pogranicze", „Trzeci Sektor", „Przegląd Socjologii Jakościowej" kaj anglalingva „Limes. Cultural Regionalistics". Ŝi estas prezidantino de la Fondaĵo de la Universitato en Bjalistoko kaj membrino de Pola Sociologia Societo. Ŝi engaĝiĝas en socian agadon en la kampo de kulturaktivigado kaj neformala edukado, kunkreis inter alie la Itineron de Juda Heredaĵo en Bjalistoko kaj realigis projektojn dediĉitajn al la arkitekturo el la tempo de Pola Popola Respubliko kaj ŝanĝiĝo de post-PPR-aj urbaj spacoj „Ĉu pli bele? PPR en la urba spaco” kaj „35 jarojn poste”. En 2009 ŝi estis premiita kadre de la programo „Junularhaltejo” – „pro diskutoj pri multkultureco kaj toleremo kaj pro agado por la loka komunumo”.

Małgorzata Skowrońska
Nask. en 1981, sociologino kaj latinid-lingvistino. Asistantino en la Instituto de Sociologio en la Universitato en Bjalistoko. Ŝi vicprezidantas la Fondaĵon de la Universitato en Bjalistoko, aktive interesiĝas pri la temo de ĝenro/kviro kaj kontraŭdiskriminacia edukado. Ŝi donis la ideon kaj organizis serion da „Renkontiĝoj kun la ĝenro”. Private – ŝatantino de bonaj sonoj, kantistino kaj gitaristino.

Mariusz Olkowski
naskiĝis la 1an de julio 1961 en Mońki, sed denaske loĝas en Krypno. Kiel 12-jaraĝa li ekinteresiĝis pri fotado. Lia unua kaj ununura instruisto de la fotado estis Leon Kitlas, instruanto de fotoarto en la kulturdomo de Krypno. Kitlas estis tiu kiu konigis al la fotilon, la malhelan ĉambron kaj la bazan fotoraportadon. Plua lernado pri la fotado estis jam memlernado kaj kaŝobservado de laboroj de la majstroj. En liceo li komencis fotadi la „straton”. En 1981 li finlernis en la liceo. Post la armeservo, en la jaroj 1983-1990 li laboris en la gazeto Kurier Podlaski kiel laboratoriisto kaj fotoraportisto. Poste en Kurier Poranny, en reklamfirmao kaj fotoservoj. Nun li laboras en unupersona fotofirmao. Fine de la 1990-aj jaroj la fotoraportadon li pli kaj pli ofte ŝanĝadis al fotado de pejzaĝo kaj portretoj. Nun li fotas ankaŭ arkitekturon. Li havis kelkajn individuajn kaj grupajn ekspoziciojn, kelkfoje estis ankaŭ premiata en konkursoj.

Kunorganizanto:
Fondaĵo de la Universitato en Bjalistoko