la 30an de marto - la 6a de majo 2012

Fenestroj - Viktoria Marinov

Fenestroj - Viktoria Marinov
La ekspozicio de Viktoria Marinov konsistas el serio de dudek fotoj de fenestroj kaj trikanala videa instalaĵo prezentanta stratajn scenojn. Senmovaj bildoj, en kiuj la ĉefludantoj estas fenestroj fotitaj de la ekstera flanko de enhavantaj ilin domoj, estas kontraŭstarigitaj al bildoj de la strato, kaptitaj el la situo de enfenestra observanto.
la 24an de februaro - la 15a de aprilo 2012

Pentrado - Paweł Iwaniuk

Pentrado - Paweł Iwaniuk
Pentrado estas ekspozicio, kiu ne nur tuŝas la temon de naturobservado, sed ankaŭ provas mezuri intenson de koloroj, temperaturon de spaco kaj tonprofundon en komponaĵoj. La bildokolekto kaj akompananta ĝin plurmedia projekcio tuŝas la problemon de ricevado de koloroj kaj streĉo en pentraj strukturoj.
la 17an de februaro - la 1a de aprilo 2012

Umbrae religionum - Zbigniew Budzyński

Umbrae religionum - Zbigniew Budzyński
La akvareloj de Zbigniew Budzyński estas rezulto de interesiĝo de la artisto pri multkultureco de Podlaĥio – lia etpatrujo.