Edukado
Nia oferto enhavas temojn ligitajn kun multkultura karaktero de nia regiono, ĝia historia fono kaj la vivo kaj verko de Ludoviko Zamenhof.
Ni ofertas plurajn aktivaĵojn por infanoj (precipe de infanĝardenoj kaj bazlernejoj). Ili estas "interaktivaj metiejoj". La metiejoj estas ligitaj kun nia konstanta ekspozicio "Bjalistoko de juna Ludoviko Zamenhof". La infanoj dum ili estas tre aktivaj. Ili pentras, kantas, ludas puzlojn kaj ludojn kaj partoprenas en multaj aliaj aktivaĵoj lernante multe pri la urbo kaj pri Ludoviko Zamenhof. Ni komencas tion en oktobro.
Nia dua, interesa eduka oferto estas "Esperanto-Metiejo". Celo de ĉi tiu aktivaĵo estas popularigi la lingvon Esperanto, ĝian kreinton, Ludovikon Zamenhof, kaj la Esperanto-movadon en Pollando kaj en la tuta mondo. Ni komencas tion en oktobro.
