de la 10a de decembro ĝis la 15a de januaro 2012

Esperanta poŝto - Stanisław Mandrak

Esperanta poŝto - Stanisław Mandrak
Esperanta poŝto estas kolekto de poŝtkartoj kaj poŝtaj bildkartoj kiujn dum 30 jaroj ricevadis Stanisław Mandrak de siaj amikoj-esperantistoj. Nuntempe la kolekto ampleksas ĉ. 2000 ekz. ordigitajn en kelkaj temaroj. Parton de la kartoj oni povos rigardi en la ekspozicio.
de la 10a de decembro 2011 ĝis la 15a de januaro 2012

Humoraĵoj - Pavel Rak

Humoraĵoj - Pavel Rak
Pavel Rak (nask. en 1939 en Prago) estas ĉeĥa ilustristo, karikaturisto kaj esperantisto. Liajn verkojn publikigis pluraj gazetoj, i.a. la junulara Dikobraz kaj Juna Amiko. Li ilustris lernolibrojn de i.a. la franca, latino kaj Esperanto. Nun en Bjalistoko estos prezentata ekspozicio de liaj humoraĵoj kolektataj dum jaroj.

Axis Mundi - Andrzej Jacek Bronikowski

Axis Mundi - Andrzej Jacek Bronikowski
Axis Mundi estas plurmedia prezentaĵo, en kiu projekcioj de animaciaj grafikaĵoj subiĝas al seria, penetriĝanta transformiĝado kun statika, senmova komponaĵo de volvaj grafikaĵoj. La tuto estas ligita kun la centra punkto – poluso ĉirkaŭ kiu ĉio dinamike turniĝas kaj vastiĝas, por finale prezenti – malrapidiĝante ĝis halto – simbolon de la centro kiel „tranĉo de la spiritisma vertikalo” kun „la horizontalo de la tera materio”, do „absoluta, arketipa formo de la kruco”.
la 4an novembro - la 4an decembro 2011

Amo tera kaj ĉiela - Izabela Rogucka

Amo tera kaj ĉiela - Izabela Rogucka
Amo tera kaj ĉiela estas spaca projekto inspirita de la pentraĵo “Batalo de Adis-Abebo” de Jerzy Nowosielski. Rezulte de geometria analizo estis projektitaj du, trairantaj unu la alian, flugiloj ruĝa kaj nigra, kiuj en maŝa kunplekto estigas spacan formon rilatan al la formo de amfiteatro. Arkitekturaj valoroj de la solvo ne estas unusola kialo de la elekto – ĉi-maniere la aŭtorino deziris krei rilatigon al la sankteca sfero, aŭ senfina traplektiĝado de la sferoj de ĉielo kaj infero, sakro kaj laikeco.
la 28an de octobro - la 4a de decembro 2011

Refoto - Ireneusz Prokopiuk

Refoto - Ireneusz Prokopiuk
Refoto la socia fota projekto estas provo rekrei momentojn el la pasinteco, kiuj konserviĝis en fotoj. Du tre similaj, sed tute aliaj fotoj. La sama situo, la samaj emocioj, la samaj objektoj, la sama rolulo (unu persono aŭ rolularo). La ĉefa diferenco estas tamen tio, ke la efektivigon de ambaŭ fotoj distancigas kelkdeko da jaroj. Ĉiu el ni havas malnovajn fotojn kun urseto, en noktokalsono, kun amikoj aŭ la familio. Eble valorus ilin refreŝigi, ripeti la iaman vidaĵon, registri la ŝanĝon, kiun kaŭzis pasanta tempo? Ni invitas vin al fotado kaj sendado de la fotoj al ni.
1 2 3 4 5 plu