la 9a de aprilo – la 15a de majo 2010

Malnovkredantoj - Andrzej Sidor

Malnovkredantoj - Andrzej Sidor
La spiritan vivon de la malnovkredantoj ne ŝancelis sorto-obstakloj, civilizaj ŝanĝoj kaj soci-politikaj evoluoj. Kaj kvankam iuj etik-religiaj kaj kulturaj principoj mildiĝis dum la lastaj jardekoj, la protektantoj de la malnova kredo miras eksterulojn per siaj: forto de la spirita vivo, pieco, simpleco kaj honesto. prof. Zoja Jaroszewicz-Pieresławcew
la 19a de marto – la 30a de marto 2010

Kiam malfermiĝis la ĉielo...Ĥasidoj - Marek Szybka

Kiam malfermiĝis la ĉielo...Ĥasidoj - Marek Szybka
Fotoj prezentataj en la ekspozicio estis faritaj en oktobro 2006, kiam al la urbo Aleksandrów Łódzki venis ĉirkaŭ 100 ĥasidoj el la tuta mondo. Okazis tiam la 63a mortodatreveno de ĥasidestro Izaak Menachem Mendel Danziger. Hebreoj kredas, ke dum tia tago (jurcajt) malfermiĝas la ĉielporto kaj ĉiuj petoj iras rekte al Dio. Elektitaj fotoj el la kolekto estis publikigitaj en la tagĵurnalo Polska Europa Świat (Pollando Eŭropo Mondo).
la 5an de marto 2010 - la 21a de marto 2010

Pola Virina Bildstrio

Pola Virina Bildstrio
Ribelemaj adoleskulinoj, sentemaj edzinoj, tentantinoj, seksumindaj stevardinoj, ekoteroristinoj, sciencistaj asistantinoj, punkulinoj, dekoraĵoj de socialistaj versioj de James Bond, partizaninoj el la dua mondmilito - jen la heroinoj de polaj bildstrioj. La tipoj de virinaj, bildstriaj personaĵoj estas kaj laŭvolaj verkaj kreaĵoj, kaj respegulo de polaj socia kaj historia realecoj.
la 19an de februaro 2010 - la 3a de marto 2010

Juda Kielce

 Juda Kielce
La ekspozicio prezentas historion de ĉeesto de judoj en Kielce, de 1842 ĝis la nuntempo. Dum la malfermo disponeblos senpagaj ekzempleroj de la libro-katalogo "Gvidilo tra la juda Kielce. Laŭ la spuroj de ombroj" de Marek Maciągowski, la broŝuroj "Homoj al homoj. Judoj-Kielce-Memoro", DVD-diskoj kun la simfoniaj poemoj "Leteroj el la Placo de Konkordo" kaj kun la baleta spektaklo "Okazis en Jerusalemo".
la 11an de februaro 2010 - la 11a de marto 2010

Renverso - Anna Panek kaj Aleksandra Czerniawska

Renverso - Anna Panek kaj Aleksandra Czerniawska
Sankt-Valentena tago estas festo estetike suspektinda. Ĝi starigas nin antaŭ la problemo – kiel rilati al abundo de ruĝaj koroj sen malprofito al bona gusto. Ĉi jare, okaze de la Sankt-Valentena tago, ni decidis inviti du artistinojn kaj doni al ili plenan liberecon, ne decidante pri la temaro kaj la formo ligitaj kun tiu ĉi festo. Ties efekto estas sufiĉe ŝoka verko, kiu rilatas al karaktero de la proponita loko ol al la okazaĵo. Ĉi nekredebla, bunta, sentiga pentraĵo estis preparita rekte sur planko kaj tiel plene ŝanĝis karakteron de la salono. Oni povas ĝin eniri, preskaŭ enprofundiĝi en ĝin... kaj travivi ion nebanalan.
1 2 3 4 plu