la 24-an de novembro 2009 - ...

Homo - Naturo 2009

Ni invitas de la ekspozicio Homo - Naturo 2009. Ni prezentos verkojn faritajn kadre de la 6-a Tutpollanda Artkonkurso de Handikapuloj. El inter 400 alsenditaj verkoj oni premiis 16 en tri kategorioj: - pentraĵo - grafikaĵo, desegnaĵo kaj komputila desegnaĵo - skulptaĵo, ceramikaĵo, arta teksaĵo
la 29an de octobro 2009 - la 20an de novembro 2009

NiEstasInfanojDeUnuDio

Robert Panas bjalistokano, kiu okupiĝas pri fotado per obskura kamero. Li ne uzante lensojn invitas ĉiean energion al rekta kunlaboro. De lumo li nenion postulas kaj neniel ĝin baras, milde li invitas ĝin en internon de konstruita de si kamero. Fascinas lin neantaŭvidebleco. Siajn fotojn preparitajn tra truo li prezentis en individuaj kaj kolektaj ekspozicioj inter alie en Bytom, Katowice, Vroslavo - Galerio en Malnova Bierfarejo, Lębork...
la 25an de septembro - la 24an de novembro 2009

TEMPO-MAŜINO. Historio, memoro, fantazio.

Antaŭ jarcentoj pentristoj uzadis dum sia laboro simplan ilon nomatan camera obscura. La ilo konsistis el skatolo kun trueto, interne nigre farbita, kaj ekrano, sur kiu estis projekciata la bildo. Tio ebligis konservi fragmenton de pejzaĝo aŭ urboaspekto en korekta perspektivo. Kiom pli faciaj estus niaj historesploroj se ni povus, almenaŭ dum momento, tra eta truo de camera obscura rigardi la estontecon? Laŭ elpensintoj de la ekspozicio "Tempo-maŝino" tia trueto, tra kiu videblas la pasinteco, povas esti fantazio. Uzante ĝin, lernantoj de la 1-a Liceo Adam Mickiewicz en Bjalistoko kaj de la Gimnazio Wacław Rabczyński en Wasilków rekreis en siaj verkoj la mondon, kiu ne plu ekzistas – stratojn, metiejojn, foirojn, domojn kaj homojn en multkulturaj urbetoj de la antaŭmilita Pollando.
la 10an de septembro 2009 - la 3a de januaro 2010

Doktoro Esperanto

La arta evento "Doktoro Esperanto" estis elpensita de Adam Obuchowicz – bjalistoka artisto. Ĝia ĉefa ideo estis konstrui ponton inter la lingvo Esperanto kaj la loka komunumo. Ĝi estas ankaŭ omaĝo de bjalistokaj artistoj al la kreinto de la lingvo internacia – Ludoviko Zamenhof.
la 4a de septembro - la 30a de septembro 2009

Kawelin – ruso en la antaŭmilita Bjalistoko

Ĉiu urbo havas en sia historio legendajn personojn. En Bjalistoko oni povas mencii dekkelkajn tiajn homojn, de diversaj naciecoj kaj religioj, same kiel multkultura estis la urbo, en kiu ili loĝis. Dum multaj jaroj, pro ideologiaj kialoj, ili ne estis menciataj kaj oni strebis pri ili forgesi. Nuntempe historiistoj denove celas revivigi la memoron pri ili kaj meti ties nomojn en la historian konscion de bjalistokanoj. Ili ja vekas tre gravan por la loka komunumo senton je historia kaj kultura sameco.
1 2 plu