Białostocki Ośrodek Kultury

21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Drukuj zawartość bieżącej strony
  • Zapisz tekst bieżącej strony do PDF

La partopreno estas senpaga kaj ne necesas plenigi aliĝilon. La aranĝo okazos ĉe la platformo Zoom. Meeting ID entajpi la numeron 990 029 2000, kaj se necesos uzi pasvorton, ĝi estas bja2020. Partoprenu en la 21-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, tradicia renkontiĝo de esperantistoj en la nastkiĝurbo de LLZ! Ĝi okazos en la tagoj 11–13 de decembro, ĉi-foje en reta formo. Kelkajn teknikajn konsilojn vi trovos ĉe ĉi tiu paĝo.

Programo

Vendredo, la 11-a de decembro

  • 17h00 Malfermo. Resumo de la 10-a literatura konkurso Esperanto ligas homojn. Pandemio: neĉiutaga ĉiutageco. Prezento de la premiitaj verkoj kaj Bjalistokaj Kajeroj – kolekto de ĉiuj konkursaj tekstoj. La konkurso okazas sub alta protektado de la urbestro de Bjalistoko.
  • 17h30 (pollingve) Prezentacja de la 105-a numero de la kvaronjara revuo Karta, grandparte dediĉita al la temo Lingvo kontraŭ malamo. Esperanto 1887–2020. La gasto estos Jeremi Galdamez – la elektinto de la tekstoj.
  • 18h00 (pollingve) Zosia Dzierżawska, la aŭtorino de ilustraĵoj por la libro Doktoro Esperanto kaj la lingvo de esperoparolos pri la laboro super la eldonaĵo.
  • 18h30 Koncerto de Frey-Lech Trio, Młoda FolkKREW kaj Uku-Donaco Bjalistoko realtempe el Centro Ludoviko Zamenhof.

Sabato, la 12-a de decembro

  • Serio de prelegoj:
    • 10h00 Adam Wilkus: Esperantaj Tagoj de Krakovo en la tempo de kronviruso
    • 10h30 Małgorzata Komarnicka: Aktiveco de Eŭropa Centro de Interkultura Edukado
    • 11h00 Alexandra Paz: Novkristanoj en norda Portugalio
    • 11h30 Prezento de volontulado en Tuluzo
    • 12h00 Nina Pietuchowska: Bjalistoko en la 19-a kaj 20-a jarcentoj en la kunteksto de multkultureco
    • 13h00 Flormetado al la monumento de LLZ en Bjalistoko.
  • 14h00 Koncerto de Tim Gallego realtempe el Berlino. La nova Esperanta stelulo, kolombia esperantisto, muzikisto kaj verkisto prezentos siajn freŝajn kantojn.
  • Serio de prelegoj 2:
    • 15h00 Ilona Koutny: Universitata instruado de Esperanto kaj Interlingvistika Simpozio
    • 15h40 Jagoda Greger: Filmo pri Perkuno. Esperanto sur la strando en Sopoto
    • 16h00 Szilva Szabolcs: Prezento de la lernolibro Pri kio temas?
    • 16h30 Paŭzo
    • 17h00 Rafał Darasz: Historio de la Esperanta movado en Ĉinio
    • 17h30 Projektoj de Erasmus+ en la Esperanto-movado
    • 18h00 Ines Kahin: Kvizo pri lingvoj de la mondo
  • 18h45 Paweł Fischer-Kotowski: Prezento de Esperantisto de la Jaro 2020
  • 19h00 Koncerto de Kajto realtempe el Nederlando.

Dimanĉo, la 13-a de decembro

  • 10h30: Virtuala ekskurso al Supraśl.
  • 12h00: Trejnado de trejnistoj kadre de la programo Erasmus+.

Bjalistoka Esperanto-Societo organizas la renkontiĝon kun subteno kaj kunlaboro de Bjalistoka Kulturcentro / Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.

La organizantoj havas la rajton ŝanĝi la programon. Ĉi tiu projekto estas realigita kun financa subteno de Eŭropa Komisiono. La projekto aŭ la eldonaĵo prezentas nur la vidpunkton de ĝia aŭtoro kaj Eŭropa Komisiono ne respondecas pri ĝia enhavo.