Białostocki Ośrodek Kultury

Bjalistokaj Zamenhof/Esperanto-Objektoj

  • Drukuj zawartość bieżącej strony
  • Zapisz tekst bieżącej strony do PDF

20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Inter ili ni trovas monumentojn kaj memortabulojn, stratojn, placojn, bulvardojn, murpentraĵojn, grafition, vitraloj, hospitalojn kaj lernejojn, ŝipojn kaj asteroidojn. Oni eksciis, ke nun en la mondo ekzistas pli ol 1600 ZEO-j. Ni trovas ilin ankaŭ en Pollando. Bone prezentiĝas Bjalistoko. La fotoj de Jerzy Barańczak prezentas Bjalistokajn ZEO-jn. Ni trovas ĉi tie ia. la straton L. Zamenhofa, kiu aperis kiel la unua en libera Pollando ja ĉe ni, la stratojn Jakuba Szapiro, Esperantystów kaj Antoniego Grabowskiego, Universitatan Porinfanan Klinikan Hospitalon Ludoviko Zamenhof, hotelon kaj kafejojn, murpentraĵojn, monumentojn kaj memortabulojn. La fotisto prezentis ilin en diversaj partoj de tago kaj nokto, ofte el eksterordinara perspektivo. La ekspozicio estis mendita por la ĉi-jaraj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.

 

13a de decembro 2019, 17:15 - 19a de januaro 2020