Białostocki Ośrodek Kultury

Malkvieto

  • Drukuj zawartość bieżącej strony
  • Zapisz tekst bieżącej strony do PDF

18a de januaro - 10a de marto 2019

En 2009 en Wieliczka, el stako da malnovaj fotoj, libroj, dokumentoj kaj aliaj memoraĵoj oni elprenis lernejan kajeron subskribitan „Ryszard Apte. 1939/1940”. Ene estis la „Malkvieto” – lozaj folioj kun desegnaĵoj, kiuj mirakle ne estis detruitaj. Dekkelkaj vizioj pri la morto kaj samtiom da pruvoj pri la vivo. Danke al ili Ryszard Apte ne malaperis senspure; danke al ili ni povas vidi tion, kion vidis li – la ĉiutagecon de la realiganta apokalipso.