Białostocki Ośrodek Kultury

Bildoj de juda Bukareŝto

  • Drukuj zawartość bieżącej strony
  • Zapisz tekst bieżącej strony do PDF

Dum la ĉi-jaraj 19-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj ni prezentas la ekspozicion „Bildoj de juda Bukareŝto”.

La ekspozicio estis pretigita de Rumana Instituto de Kulturo en 2015. Ĝis nun ĝi estis prezentata en la Muzeo de la Historio de Polaj Judoj POLIN en Varsovio (2015), en la Granda Sinagogo en Włodawa (2016), en la Sinagogo „Ĉe Blanka Cikonio” en Vroclavo (2016), ĉe la Librofoiro en Krakovo (2016) kaj en la Centro de Juda Kulturo en Krakovo (2017).