Białostocki Ośrodek Kultury

Bjalistokaj fotistoj. Antaŭ kaj malantaŭ objektivo 1915-1939

  • Drukuj zawartość bieżącej strony
  • Zapisz tekst bieżącej strony do PDF

Pli ol 200 fotojn de iama Bjalistoko, ĝiajn loĝantojn kaj tekstojn de elstaraj aŭtoroj kaj specialistoj pri la regiona historio oni povos vidi kaj legi en la albumo „Bjalistokaj fotistoj. Antaŭ kaj malantaŭ objektivo 1915-1939”. La albumo enkondukos la legantojn en la pasian vivon de la urbo kaj ĝia loĝantaro, ekde la resendependiĝo ĝis la perdo de la sendependeco.