Białostocki Ośrodek Kultury

Rememoroj pri bjalistokaj skoltoj

  • Drukuj zawartość bieżącej strony
  • Zapisz tekst bieżącej strony do PDF

La skolta movado edukas homojn, kiuj ne estas indiferentaj. Okaze de la 100-a datreveno de fondo de Pola Skolta Asocio ni invitas vin al ekspozicio dediĉita al bjalistokaj skoltoj.

La ekspozicio de arkivaĵoj prezentos la vojon, kiun trapasis Bjalistoka Taĉmento de Pola Skolta Asocio ekde la kreiĝo en 1912, tra resendependiĝo, la dua mondmilito kaj Pola Popola Respubliko. La tutan tempon – oficiale aŭ ne – instruante pri idealoj kaj valoroj patriotismaj.