Białostocki Ośrodek Kultury

Februara operaco en bjalistoka geto

  • Drukuj zawartość bieżącej strony
  • Zapisz tekst bieżącej strony do PDF

La 5an de februaro 1943 je 4h00 taĉmentoj de ĝendarmaro, gestapo kaj juda polico komencis traserĉi la terenon de la geto, kaptante homojn destinitajn por forveturo. En la operaco, kiu daŭris ĉirkaŭ semajnon, surloke oni mortpafis ĉirkaŭ mil homojn, kaj al la ekstermejo en Treblinka oni forveturigis ankoraŭ 12 milojn.

La aŭtoritatoj de Bjalistoko organizis solenan memorfeston de la 75a datreveno de ĉi tiu tragedia okazaĵo.