Venu, partoprenu, festu la naskiĝtagon de Lazaro Ludoviko en la urbo de lia naskiĝo. Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj estas bona okazo por fini kaj resumi la Zamenhof-Jaron 2017. La programo estas aktualigata; kontaktu nin, se vi ŝatus kontribui al ĝi per via artaĵo, prelego, ludo, ekspozicio aŭ alia programero.
VENDREDO, 15.12
14:30 14:30: solena flormetado ĉe la monumento al Ludoviko Lazaro Zamenhof
Kafejo Fama, str. Legionowa 5:
17:00 malfermo de la aranĝo; spektaklo La rapo far instruistoj el la 51a Bazlernejo Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko
17:40 resumo de la 7a literatura konkurso Esperanto – mia kolora mondo
18:00 jubilea prelego de Barbara Pietrzak pri la Jaro de Zamenhof
19:00 ĵaza koncerto Maciej Fortuna – Esperantaj Kantoj
Bjalistoka Esperanto-Societo, str. Piękna 3:
20:30 renkontiĝo en la Esperanto-klubejo
SABATO, 16.12
10:00 ekskurso Vojo de Ludoviko al la lernejo organizata de PTTK (Bjalistokaj ĉiĉeronoj); komenciĝo ĉe la Urbodomo (ĉe la ĉefa placo Rynek Kościuszki)
Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19:
11:30 Ludoviko animaciata – prezento de animaciaj filmoj pri LLZ faritaj de infanoj en Bjalistoka Kulturcentro – Centro Zamenhof kaj renkontiĝo kun la aŭtorino Elwira Małyszko
12:00 prezento de infanoj el la infanĝardeno Kubuś Puchatek en Bjalistoko
12:20 lingva kvizo kun premioj – Marko (EVS-volontulo)
13:30-14:30 tagmanĝa paŭzo
15:00 katolika meso en la blanka preĝejeto
Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19:
16:00 serio de prelegoj
Przemysław Wierzbowski: Polaj komiksoj en Esperanto. Nova eldono de “Kajko kaj Kokoŝo” (eblos aĉeti la komikson)
Tomasz Chmielik: Nowe wydawnictwa esperanckie
Nina Pietuchowska: Infanaĝo de LLZ
Jagoda Greger: Profesiismo en la amatoreca movado. Memore al Ewa Siurawska
18:20 koncertoj de Uku-donaco Bjalistoko kaj Frey-Lech Trio kun novaj komponaĵoj
19:00 naskiĝtaga kuko de Ludoviko kaj komuna foto de la partoprenantoj
Bjalistoka Esperanto-Societo, str. Piękna 3:
20:30 20:30: renkontiĝo en la Esperanto-klubejo
DIMANĈO, 17.12
07:00-19:30 tuttaga ekskurso “Ludoviko en Litovio” (necesas aliĝo)
18aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la 7a literatura konkurso Esperanto – mia kolora mondo okazas sub alta protektado de la Urbestro de Bjalistoko.