Białostocki Ośrodek Kultury

Kripo en CLZ

  • Drukuj zawartość bieżącej strony
  • Zapisz tekst bieżącej strony do PDF

Kristnaskaj rakontoj el diversaj mondopartoj
/rakontata spektaklo – Grupa Studnia O.
06.12.2016 (mardo), je 12.00 kaj 14.00

rakontos: Beata Frankowska i Jarek Kaczmarek
muziko: Gwidon Cybulski (etnaj muzikiloj: balafono, ngoni, didjeridoo) kaj Robert Lipka (akordiono)

Vi renkontos la Giganton Stallo el Laponio, ursojn kaj trolojn el Dovree, misteran Gaston el Kimrio kaj bone de ni konatan Sanktan Nikolaon. Vi aŭskultos la sonojn de balafono, ngoni, didjeridoo kaj akordiono. Vi ekkonos kristnaskajn rakontojn el diversaj partoj de la mondo kaj kantos karolojn, kiuj same devenas de plej diversaj landoj kaj kulturoj. Ĉio ĉi troviĝos en unu kripa spektaklo, kiun preparis por vi artistoj el Grupa Studnia O., plej bonaj rakontistoj, fabelistoj kaj kantistoj.