La ĉefa enhavo de la paĝo.

Konstanta ekspozicio

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Bjalistoko de juna Zamenhof

Tuttempa ekspozicio kiu rakontas ĉefe pri la urbo en kiu naskiĝis kaj pasigis sian infanaĝon la kreinto de Esperanto – Ludoviko Zamenhofa. Materialo prezentata en la ekspozicio substrekas multkulturecon de Bjalistoko, ĝian foirplacon en la urbocentro, komparatan kun biblia Babelturo, kiu inter alie iĝis inspiro al Ludoviko Zamenhof krei en posta periodo la lingvon supernacian.

En la postaj jaroj li skribis:

„To miejsce mego urodzenia i lat dziecinnych, Białystok, nadało kierunek wszystkim moim usiłowaniom. (…) Wychowano mnie jako idealistę, nauczono, że wszyscy ludzie są braćmi, gdy tymczasem na ulicy i na podwórku wszystko na każdym kroku dawało mi znać, że ludzie nie istnieją jedynie Rosjanie, Polacy, Niemcy, Żydzi itd. To dręczyło wciąż bardzo silnie moją dziecięcą duszę.(…) Ponieważ wydawało mi się wtedy, że dorośli posiadają jakąś wszechmocną siłę – powtarzałem sobie, iż kiedy będę duży, nieodzownie to zło zlikwiduję.”

Rekreante etoson de la urbo el la periodo de restado en ĝi de la familio Zamenhof (2-a duono de la 19-a jarcento) oni uzis inter alie mapojn de Bjalistoko, fotojn, poŝtkartojn, arĥivajn dokumentojn kaj flugfoliojn kiuj ampleksas la supre menciitan periodon ĝis la intermilita tempo. La tuton oni plenigis per dekoraĵoj, inter alie domekipaĵoj, kofroj, valizoj kaj ŝutroj, kiuj kongruas kun sekvaj etapoj de la ekspozicio. La ekspozicio dividita estas al ĉapitroj ligitaj kun ĉiutaga vivo de Zamenhof, inter alie lia familia domo, foirplaco centre de la urbo, vojo al la lernejo kaj la momento kiam por ĉiam li forlasis Bjalistokon. La temo de la stratoj, tra kiuj vagadis nia ĉefrolulo, formas tutecan bildon de la urbo, kiu – laŭ la sugestoj de aŭtoroj de la scenaro – fariĝas kvazaŭ duaranga rolulo de la ekspozicio. La spektanto eksentas klimaton de la urbo de antaŭ jaroj, oni povas diri, ke oni akompanas junan Ludovikon dum lia ĉiutaga irado tra la stratoj de Bjalistoko. Aparta parto de la ekspozicio ligita estas kun daŭrigantoj kaj diskonigantoj de la ideo de Esperanto en Bjalistoko kaj en la tuta mondo, ekde reakiro de sendependeco ĝis la jaro 1939. Vortareto troviĝanta en la fina parto de la ekspozicio ebligas ekkoni iujn bazajn parolturnojn de Esperanto.

Dum la ekspozicio gvidas nin voĉo de leganto kaj la etoson de iama Bjalistoko ebligas senti venantaj el laŭtparoliloj sonoj de strato, foirvendistoj, stratvendistinoj kaj simplaj preterpasantoj parolantaj pole, ruse kaj jide. Tabuloj kun informtekstoj estas redaktitaj en du lingvoj: Esperanto kaj la angla. La ekspozicio estas multmedia, ekipita je ekranoj kaj spektigataj estas filmoj.

Scenaro de la ekspozicio: Jolanta Szczygieł – Rogowska kaj Andrzej Lechowski.
Aranĝi kaj preparo: Marek kaj Maciej Mikulski.
Multmedia aranĝo: Music Info Sp. z.o.o.
Traduko al Esperanto: Jarosław Parzyszek; al la angla: Paweł Dąbrowski.
En la ekspozicio uzitaj estas komponaĵoj de nekonata aŭtoro, luditaj de la muzikbando Kroke kaj Itzak Perlman.
Laŭtlegis aktoroj de la Dramteatro Aleksander Węgierko.

Parto de la dekoraĵoj estis prunteprenita el kolekto de Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko kaj la Dramteatro Aleksander Węgierko.

Galerio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio

  • Pligrandigu la foton Ekspozicio

    Ekspozicio