Artykuły
„Nigra vendredo” – 27.06.1941
La 27an de junio 1941 komenciĝis la unua dramakto de la loka juda komunumo. En la memoro de bjalistokanoj kaj en historiografio ĝi konserviĝis kiel la tiel nomata „nigra vendredo”.
Skolta Urba Bivako
Ĉi-jare Pola Skolta Asocio iĝas 100-jara! Pro tio kune kun Bjalistoka Taĉmento de Pola Skolta Asocio kaj Muzeo de Armeo ni volas inviti vin al la Skolta Urba Bivako.
Eŭropa Nokto de Muzeoj en BOK/CLZ
La 19an de majo BOK/CLZ partoprenis en la Eŭropa Nokto de Muzeoj. La vizitantoj povis ĝis la noktomezo viziti inter alie la ekspoziciojn „Oni vivas” kaj „Malprudenta homo penas konformigi la mondon al si”.
Urba Ludo 2018
La 19an de majo 2018 ni organizis por la 9a fojo Urban Ludon – Ekkonu Bjalistokon. Ĉi-jare ni ludis sub la kromnomo „Bialystok majn hejm” (el jido: Bjalistoko mia hejmo).
Februara operaco en bjalistoka geto
En la operaco, kiu daŭris ĉirkaŭ semajnon, surloke oni mortpafis ĉirkaŭ mil homojn, kaj al la ekstermejo en Treblinka oni forveturigis ankoraŭ 12 milojn.
Paĝo: 14/35