La ĉefa enhavo de la paĝo.

Andreas Müller-Pohle: Video Works 1996–2021

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

La kariero de la berlina artisto Andreas Müller-Pohle komenciĝis meze de la 1970-aj jaroj, kiam – bazante la laboron sur la principoj de la optika arto – li enkondukis radikalajn, minimumismajn elementojn en la fotografion. De la 1980-aj jaroj Müller-Pohle koncentris sian atenton je la fundamentaj aspektoj de ŝanĝoj okazantaj en la esenco de la teknika bildo, forlasante la sekuran grundon de la klasika fotografio kaj okupiĝante pri la plurmedia koncepta arto, kaj de 1996 – pri video, kiu iĝis unu el liaj kernaj komunikiloj. La ekspozicio en Bjalistoko estas la unua trarigardo de la video-verkoj de la artisto, komencante ĉe la esprimplena Entropio (1996), kiu estas emociiga, „ikonoklasta” respondo al la forpasanta analoga fotografio, antaŭ la okuloj de la spektanto disŝirata de grandega industria detru-maŝino.

24a de septembro - 24a de oktobro 2021