La ĉefa enhavo de la paĝo.

Solaris. Lem en Esperanto

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Dimanĉo, la 12a de septembro 2021, 15h30
Loko: Centro Ludoviko Zamenhof, Bjalistoko, str. Warszawska 19
Ni invitas al prezento de la romano „Solaris” en Esperanto-traduko, okaze de la 100-a naskiĝtago de Stanisław Lem, ĝia aŭtoro. En la renkontiĝo Przemysław Wierzbowski, la aŭtoro de la traduko, rakontos pri la laboro super la libro, pri la nemultaj ĝisnunaj tradukoj de verkoj de Lem kaj pri defioj, kiujn prezentas esperantigo de sciencfikcio.

„Solaris” estas la plej fama pola sciencfikcia romano de Stanisław Lem (1921–2006), unuafoje eldonita en 1961, tradukita en pli ol 40 lingvojn. La libro prezentas originalan ekster­terulon – la titolan planedon kov­ras ŝajne inteligenta, kreopova oce­ano – kaj la penadojn kon­takti ĝin; la romano estas an­kaŭ satiro pri la scienco vane prov­anta kompreni la univer­son, pesimisma vizio pri la ho­maj soleco kaj malforteco, fine rakonto pri pasema, fatala amo. Ĉi tiu eldono de la mondkonata klasikaĵo estis farita kaj publikigita kadre de la eventoj okazantaj en la Jaro de Stanisław Lem.

La renkontiĝon akompanos ekspozicio kun kelkdek eldonoj de „Solaris” en diversaj lingvoj, kolektitaj danke al helpo de eksterlandaj esperantistoj.