La ĉefa enhavo de la paĝo.

Nacia Legado en Esperanto

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto-Libraro/Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki invitas al prezento de dulingva dramo „Moraleco de sinjorino Dulska” de Gabriela Zapolska: en la pola originalo kaj la unua Esperanto-traduko de Tomasz Chmielik kaj Lidia Ligęza.

La ĉeesta renkontiĝo okazos kadre de la Nacia Legado la 4-an de septembro 2021 je 15h00 en Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19, Bjalistoko. En la renkontiĝo ni parolos kun la tradukintoj pri ilia laboro. La partoprenantoj ricevos senpagan ekzempleron de la libro kun speciala stampo. La renkontiĝon akompanos kvizo pri la libro kaj legado de fragmentoj de la dramo. La evento estos partoprenebla rete.

La eldono estas financita kaj kuneldonita de Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko.