La ĉefa enhavo de la paĝo.

Du eldonaĵoj sub patronado de BOK/CLZ

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

En novembro aperos du eldonaĵoj, kies patrono estas Centro Ludoviko Zamenhof. Temas pri „Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero” kaj nova numero de la trimonata gazeto „Karta”.

„Doktoro Esperanto kaj la lingvo de espero” estas ununura porinfana libro pri la kreiĝo de la lingvo Esperanto, kiu ankaŭ al plenkreskuloj klarigos la eksterordinaran verkon de Ludoviko Zamenhof.

Mara Rockliff uzas sian nekutiman talenton al malkovrado de forgesitaj historioj, por rakonti pri juna homo, kiu rimarkis la ŝancon, dum la aliaj vidis nur barojn.

La temo de „Karta” n-ro 105/2020 estas eksterordinara atingaĵo de Ludoviko Zamenhof: la lingvo Esperanto – rakonto pri la naskiĝo kaj evoluo de la plej populara artefarita lingvo, pri la motivoj de ĝia kreinto – Ludoviko Zamenhof kaj pri la rolo, kiun Esperanto ludis en diversaj periodoj, ĝis hodiaŭ.