La ĉefa enhavo de la paĝo.

Nacia Legado: Baladina

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto-Libraro/Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki invitas al prezento de dulingva dramo „Baladino” de Juliusz Słowacki: en la pola originalo kaj la unua Esperanto-traduko de Lidia Ligęza.

La ĉeesta renkontiĝo okazos kadre de la Nacia Legado la 5-an de septembro 2020 je 15h00 en Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19, Bjalistoko.

En la renkontiĝo ni parolos kun la tradukintino pri ŝia laboro je la verko kaj prezentos fragmentojn de la libro. La partoprenantoj ricevos senpagan ekzempleron de la libro.

*** ĈIUJN, kiuj ŝatus ricevi la libron, ni petas kontakti nian asocion per kontakt@espero.bialystok.pl — ni legu kune la tekston; ni registru la legadon kaj publikigu por diskonigi la projekton ***

La eldono estas kunfinancita el la buĝeto de la Urbo Bjalistoko.