La ĉefa enhavo de la paĝo.

Sur tatara itinero

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Ekspozicio kadre de la festivalo Wschód Kultury / Inny Wymiar 2020.

Polaj tataroj estas etna minoritato loĝanta ĉefe en Bjalistoko kaj Podlaĥio, sed oni povas trovi ilin ankaŭ en Varsovio, Pomerio kaj okcidenta Pollando. Ili estas posteuloj de tataroj el la Ora Hordo, kies setliĝado en la iama teritorio de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj komenciĝis jam en la 14-a jarcento. La nov-alvenintaj civitanoj konservis sian religion (islamon) kaj tradicion, tamen laŭ la tempopaso forgesis la originan lingvon, la tataran, kaj komencis uzi lingvon de siaj najbaroj: la polan, la belorusan aŭ la litovan. Ŝanĝoj de la landlimoj post la 2-a mondmilito kaŭzis amasan migradon, kaj la tataroj, simile al multaj aliaj poloj, serĉis la hejmon en la novaj landlimoj de Pola Respubliko.

21a de aŭgusto - 4a de oktobro 2020