Ni invitas al kuratora gvidado tra la ekspozicio kaj renkontiĝo kun Krystyna Nowakowska (bofilino de Seweryn Nowakowski) kaj ŝiaj filinoj kaj genepoj. Dum la renkontiĝo ni ekkonos interalie la sorton de la familio Nowakowski post la forlaso de Bjalistoko en 1939, ni ekscios kiel oni sukcesis savi familiajn memoraĵojn el la domo de la urbestro, kaj antaŭ ĉio – kiel post la milito iris la serĉado de Seweryn Nowakowski.
16a de februaro 2020, 15:00