La ĉefa enhavo de la paĝo.

Promenado tra Bjalistoko en desegnaĵoj de Władysław Pietruk

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

16a de majo - 7a de julio 2019

Władysław Pietruk desegnas de pli ol 45 jaroj. Li estas la aŭtoro de pli ol sep mil desegnaĵoj, ok albumoj, 60 afiŝoj, 200 ilustraĵoj kaj multaj ekslibrisoj, projektoj de librokovriloj, grafikaj laboraĵoj, 55 originalaj tekoj kun desegnaĵoj, 30 poemaroj kun ilustraĵoj kaj aliaj publikaĵoj. Liaj verkoj estis prezentataj en pli ol 40 ekspozicioj en Pollando kaj eksterlande. La albumo Arkitekturo kaj naturo de la podlaĥia provinco en desegnaĵoj de Władysław Pietruk estis premiita per Ora Grifo 2010 en tutpollanda konkurso por la plej bona kvalito en prestekniko. La albumo Ortodoksaj preĝejoj en desegnaĵoj de Władysław Pietruk ricevis la eldonpremion „Plej bona libro 2017” en internacia konkurso de eldonistoj en Moskvo en la kategorio la plej bona eksterlanda libro. En 2015 li estis ricevanto de stipendio de la urbestro de Bjalistoko por profesiaj aŭtoroj por la projekto „Bjalistoko en akvaforto de Władysław Pietruk”.

El grandega aro da desegnaĵoj devenantaj el la riĉa kolekto de la artisto ni faris elekton laŭ difinita, subjektiva maniero, ĉar precipe gravis por ni montri la etoson de nia urbo kaj emfazi ĝian multkulturecon. Ĉeokaze ni proponas siaspecan eksperimenton. Kelkajn desegnaĵojn de Władysław Pietruk ni pligrandigis kaj prezentis en diversaj materialoj. La rigardantoj taksu, ĉu danke al ĉi tiu provo la teknikon de la majstro oni plu povas taksi altnivela…

Ni esperas, ke la de ni proponata simbola promenado laŭ spuroj de lokoj eternigitaj de la artisto iĝos kaŭzo de nova rigardo al Bjalistoko kaj tute nova malkovro de ĝi.

La ekspozicion akompanas eldonaĵo – teko kun 15 desegnaĵoj – ricevebla en la kaso de Centro Ludoviko Zamenhof.