La ĉefa enhavo de la paĝo.

19aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro – Centro Ludoviko Zamenhof kaj Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki en Bjalistoko invitas al sekva naskiĝtaga renkontiĝo de Lazaro Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto.

Vendredo, la 14-a de decembro

17h00 – 20h00, Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19, Bjalistoko, salono ĉe la dua etaĝo

17h00 – Malfermo de la ekspozicioj: Fotoj el juda Bukareŝto (salono) kaj Esperanto-eldonaĵoj el Bjalistoko – de Jakobo Ŝapiro ĝis hodiaŭ (koridoro).

17h30 – Resumo de la literatura konkurso „Valoras lerni Esperanton, ĉar…”, prezento de Bjalistokaj Kajeroj n-ro 8

17h45 – Literatura renkontiĝo kun Ionel Oneț kaj Tomasz Chmielik – gvidos Przemysław Wierzbowski. En ĝi:

  • Rumana literaturo en Esperanto – prezentaĵo de Ionel Oneț
  • Prezento de la unua Esperanta verkaro de rumana verkisto Max Blecher „Verkaro (preskaŭ) kompleta” tradukita de Ionel Oneț. Li kune kun Tomasz Chmielik rakontos pri Blecher kaj laboroj je la traduko.
  • Karolina Halicka (voĉo) kaj Viktor Lagutin (gitaro): Sola sopir’ de l’ sin’ (poemo de Mihai Eminescu, trad. Kálmán Kalocsay)

20h30 – Amika rondo en la Esperanto-klubejo, str. Piękna 3

Sabato, la 15-a de decembro

CLZ godz. 11.00 – 20.00, sala na I piętrze

11.00 – Prelegoj

  • Nina Pietuchowska: Bjalistoko 19-jarcenta
  • Konrad Andrzejuk: Moderna Babelturo – (mult)lingva problemo nuntempe
  • Roman Dobrzyński: Sinjoro Tadeo kaj Esperanta traduko de Antoni Grabowski

13.30 – Prezento de infanoj el Publika Infanĝardeno Winnie la Pu lernantaj Esperanton

14.30 – Solena flormetado ĉe la monumento de Lazaro Ludoviko Zamenhof okaze de lia 159-a naskiĝtago

15.00 – Esperantlingva katolika meso por la paco en la mondo en malnova blanka preĝejo

16.00 – Paŭzo; reveno al Centro Ludoviko Zamenhof

17.00 – Koncerto de la infana muzikbando Uku-Donaco Bjalistoko

17.40 – Prezento de „Ho, tiuj fremduloj!” de Feliks Hiller – represaĵo de la unua Esperanto-opereto eldonita en Bjalistoko. Koncerto de la bando Frey-Lech Trio de Lech Mazurek: en la programo du kantoj el la opereto kaj verkoj de Mordeĥaj Gebirtig tradukitaj de T. Chmielik

18.00 – Koncerto de Georgo kaj Dominika Handzlik

19.00 – Naskiĝtaga kuko de Ludoviko kaj komuna foto de la partoprenantoj

20.30 – Amika rondo en la Esperanto-klubejo, str. Piękna 3

Dimanĉo, la 16-a de decembro

Tuttaga ekskurso al Grodno laŭ la spuroj de LLZ (detaloj)

19-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj kaj la 8-a literatura konkurso „Valoras lerni Esperanton, ĉar…” okazas sub alta protektado de la Urbestro de Bjalistoko.