La ĉefa enhavo de la paĝo.

“Antaŭprintempo” — prezento de nova eldonaĵo

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto-Libraro/Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki invitas al prezento de la romano Antaŭprintempo de Stefan Żeromski en la unua en la historio Esperanto-traduko. La renkontiĝo organizata kadre de la ĉi-jara Nacia Legado okazos la 8an de septembro je 15h00 en Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19.

Dum la renkontiĝo ĝia tradukinto Tomasz Chmielik rakontos pri la nova eldonaĵo. La partoprenantoj ricevos po ekzempleron de la libro. La renkontiĝon akompanos kvizo kun premioj, koncerto de Lech Mazurek kaj gustumado de manĝaĵoj el la epoko de la romano.

La eldono de la libro okazas en la jaro de 100-jariĝo de pola sendependeco. La entrepreno estas kunfinancita el buĝeto de la Urbo Bjalistoko kadre de la projekto Trezoroj de la nacia literaturo — “Antaŭprintempo” de Stefan Żeromski.

Okaze de la 100-a datreveno de resendependiĝo de Pollando, Bjalistoka Esperanto-Societo decidis eldoni verkon tradukitan al Esperanto. La celo estis elekti verkon, kiu rilatas al la temo de pola strebado al sendependiĝo, populareco kaj grava karaktero de la verko en Pollando (oni taksas ĝin unu el la plej gravaj romanoj de la pola literaturo) kaj tio, ke eksterlande ĝi estas ne tre bone konata (inter nur kelkaj tradukoj de Antaŭprintempo eblas mencii tiujn al la angla kaj la germana).

La verko neniam estis eldonita en Esperanto. Antaŭprintempo de Stefan Żeromski estos — post La Pupo de Bolesław Prus, Quo Vadis de Henryk Sienkiewicz, poemaro de Wisława Szymborska kaj verkaro de bjalistoka poeto Wiesław Kazanecki — sekva grava traduko de pola verko al la internacia lingvo entreprenita danke al bjalistokaj esperantistoj.

Ni estis pozitive surprizitaj, kiam ni eksciis, ke la 28an de februaro Prezidanto de Pollando Andrzej Duda elektis ja Antaŭprintempon por la ĉi-jara Nacia Legado. Pro tio la unuan prezenton ni ŝovis al la 8a de septembro.