La ĉefa enhavo de la paĝo.

La monumento ne tuj konstruiĝis...

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

En la komenco estis teko. Banala, papera. Ene estis dokumentaro: arkitektaj planoj, priskriboj, fotoj. Tion, ke la kreita en la 1960aj jaroj teko saviĝis, neniu sciis. Ĝis 2012. Trovis ĝis Sebastian Wicher, laboranta en la oficejo de urboplanado de la Urba Oficejo.

 

Monumento al Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko. Projektoj kaj efektivigoj 1919-1973

Ĉar la materialoj temis pri konstruo de la monumento al Ludoviko Zamenhof, li decidis kontakti CLZ. Post trarigardo de la materialoj CLZ decidis plivastigi la temon.
Al kunlaboro oni invitis junan historiiston, Wiesław Wróbel, kiu prenis sur sin la taskon trarigardi la tutan historion de la monumento-konstruado, kaj pli larĝe – la historion de provoj kaj planoj memorigi en Bjalistoko la kreinton de Esperanto. Tiel kreiĝis kalendaro ampleksa je 100 jaroj: ekde la komenco de la 20a jc. ĝis la nuntempo.

Trarigardante la arkivajn dokumentojn Wiesław Wróbel trovis tre interesan objekton kiu  dum jardekoj estis kaŝita en malhelo de forgeso kaj – kiel oni povus supozi – sub larĝa grundotavolo.

Evidentiĝis, ke por la malkovro oni ne bezonas fosilon. Kion trovis Wiesław Wróbel?

la 14an de aprilo 2013 – prezento de la libro de Wiesław Wróbel „La monumento ne tuj konstruiĝis”, eldonita de CLZ, prezentanta la historion de planoj kaj efektivigoj de la monumento al Ludoviko Zamenhof kaj de memortabuloj, sur la fono de la bjalistoka Esperanto-movado.