La ĉefa enhavo de la paĝo.

Maciej Fortuna: Esperantaj Kantoj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

15.12.2017, 19.00
kafejo Fama, str. Legionowa 5
biletoj: 20 zł, en la tago de la koncerto - 30 zł; disponebla ĉe kaso de Kinejo Forum, kaso de Centro Ludoviko Zamenhof kaj plu bilety.bok.bialystok.pl

“Esperantaj Kantoj” - estas koncerto de komponaĵoj de Maciej Fortuna al verkoj de poetoj ligitaj kun Grandpolujo, en la lingvo Esperanto. La projekto celas soleni la 100-a datrevenon de la morto de Ludoviko Zamenhof.

Maciej Fortuna estas komponisto, trumpetisto kaj muzikproduktanto. Doktoro de la muzikscienco kaj magistro de juraj sciencoj, aktiva arta aktivulo. Krom kreado de la propra lingvo de permuzika sinesprimo kaj vastigo de sonvarieco de la propra muzikinstrumento, li eksperimentas kun miksado de variaj genroj de l'arto. Grava karakterizo de lia agado estas utiligo de “live electronics”. Li kreas kaj reĝisoras aŭdvidajn, plurmediajn koncertojn kaj produktas videojn.

La partopreno de Maciej Fortuna en tiu ĉi projekto ne estas hazarda - la komponisto devenas el la Esperanta familio. Liaj gepatroj konatiĝis pere de Esperanto, dank'al kio li kreskis en la spirito de la lingvo de Ludoviko Zamenhof. Li estas akompananta de plej ĉefaj grandpolujaj muzikistoj de  juna generacio.

La programo de tiu ĉi evento kunigas la lokan, polan kulturan agadon kun la internacia dimensio de la lingvo Esperanto - ĝin konsistigas kantoj verkitaj al verkoj de nuntempaj aŭtoroj, grandparte ligitaj kun Grandpolujo, i.a. Andrzej Bartyński, Ryszard Bibersztajn, Maria Duszka, Dominik Górny, Krystyna Grys, Zdzisława Kaczmarek, Lech Lament, Stanisław Leon Machowiak, Janusz Sauer, Barbara Tylman kaj Anna Elżbieta Zalewska. Ĉiujn poemojn el la pola lingvo en Esperanton tradukis Lidia Ligęza.

Esperantaj Kantoj:
Maciej Fortuna – koncepto, kompozicioj, elektroniko, trumpeto
Hanna Gieda – kantado
Roman Chraniuk – kontrabaso
Mateusz Brzostowski – perkutilo