La ĉefa enhavo de la paĝo.

Bojary 2 - fermita

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

En la ekspozicio estas prezentataj grandformataj, arkivaj fotoj de Bojary – unu el la plej malnovaj, kaj ĝis antaŭ nelonge el la plej ĉarmaj, kvartaloj de Bjalistoko. La plej fruaj fotoj de ĝi devenas de la komenco de la 20a jc.

 

Arkivaj fotoj

Plejparto dokumentas la familian-socian vivon, kiu fervoris iam en la tuta kvartalo. Al la vizitantoj ni rekomendas eksidi sur lignaj benketoj ĉe barilo, kie eblas aŭskulti rakontojn (registritajn voĉojn de la loĝantoj) pri la iamaj ĉarmoj de Bojary. Kvankam temas pri tre personaj prezentoj, teme diversaj, ilin ĉiujn ligas granda sentimento je Bojary – kvartalo, kiu prezentiĝas kaj la la rakontantoj, kaj al la aŭskultantoj kiel lando de belo, trankvilo, sekuro.

Bojary el la pasinteco estas idilia Arkadio en la centro de granda urbo. La disponigata materialo estas elektitaĵo el pli granda aro, kiun oni sukcesis kolekti en la Centro Ludoviko Zamenhof hadre de PROJEKTO BOJARY – serĉado kaj kolektado de fotoj dokumentantaj la kvartalon, kaj registrado de rememoroj de la loĝantoj. La projekto estas realigata elde decembro 2009. En la ekspozicio eblas rigardi la albumon „Bojary” el la unua eldono de la projekto (decembro 2010 – februaro 2011).

En la akceptejo de la centro oni povas ankaŭ aĉeti la albumon „Bojary 2”, kiu estas daŭrigo de la menciita projekto. Krom eksterordinare interesaj fotoj kaj rememoroj, en ĝi troviĝas teoriaj tekstoj verkitaj de bjalistokaj historiistoj kaj arkitektoj.