La ekspozicion „La najbaroj forvojaĝis al Treblinka” ne eblas lasi sen komento, tial ni invitas partopreni en diskuto kaŭzita de ĝi. Parolos inter alie: prof. Jacek Witold Leociak, literaturisto, esploristo de atestoj pri la Pereo; Anda Rottenberg, historiistino de arto, kuratorino kaj muzeestrino; d-ro Ewa Rogalewska, historiistino, aŭtorino de publikaĵoj pri la bjalistoka geto kaj Krzysztof Godlewski, privata entreprenisto, de kiu la fantomoj de murditaj judaj najbaroj tiagrade forigis la pacon, ke li ekokupiĝis pri restarigado de memoro pri ili.
La diskuton gvidos d-ino Katarzyna Sztop-Rutkowska, sociologino, iniciatintino de multaj sciencaj kaj sociaj projektoj pri la polaj-judaj rilatoj.