Ni invitas bjalistokanojn al eksterordinara vagado laŭ la spuroj de Ludoviko Zamenhof! Danke al la partopreno en la Urba Ludo oni havos unikan okazon ekkoni urbon, kiu ne plu ekzistas – la urbon, en kiu kreskis la kreinto de Esperanto, la urbon plenan de multlingva ardo – Bjalistoko de Zamenhof.