Okaze de la centa datreveno de la morto de la kreinto de Esperanto, la jaro 2017 konforme al decido de Unesko estas nomita la Jaro de Ludoviko Zamenhof. Inter multaj eventoj, kiujn ĉi-jare preparas Bjalistoka Kulturcentro, troviĝas filatela ekspozicio konsistigita el kolektaĵoj de Mieczysław Marczak kaj Franciszek Skrypko.