La ĉefa enhavo de la paĝo.

Bjalistoka Babelturo

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Antaŭ preskaŭ cent jaroj homo havis revon: li volis, ke en la centro de Bjalistoko ekstaru grandega turo – simila an la biblia Babela Turo, omaĝe al Ludoviko Zamenhof. La projekton de la monumento kreis elstara varsovia artisto Abraham Ostrzega. Tamen la majesta monumento al Zamenhof kaj Esperanto restis kiel nerealigita revo. Male, la ideo de Ludoviko Zamenhof, ke universala lingvo plifaciligu la komunikadon de la homoj en la tuta mondo, travivis. Tial ni realigis ĝian simbolan reprezentaĵon – konstruitan el ĉ. 10 mil LEGO-brikoj – Babelturon laŭ la projekto de Abraham Ostrzega. La partoprenantoj de metiejo, kiun ni organizas, havos la taskon konstrui sian propran version de la monumento dediĉita al Zamenhof el LEGO-brikoj.