La ĉefa enhavo de la paĝo.

Ferioj kun ludbrikoj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

La temo de la ĉi-jaraj ferioj kun LEGO estas la bjalistoka arkitekturo, en tio – la plej famaj preĝejoj.

 

Ni konstruas Bjalistokaj preĝejojn

De la 26a de januaro ĝis la 15a de februaro 2015,
ĉiutage je 10.00-17.00.

Ni kolektis 30.000 LEGO-brikojn!

El LEGO-brikoj ni konstruis la katolikan preĝejon s-ta Roĥo kaj la ortodoksan preĝejon s-ta Nikolao la Miraklofaranto!
Ni invitas individuajn partoprenantojn kaj organizitajn grupojn (post anticipa rezervado de dato kaj horo)!

Atentu: dum la renkontiĝo la infanoj restos sub prizorgo de la gepatroj aŭ siaj zorgantoj.

Du el ili – la katolikan preĝejon s-ta Roĥo kaj la ortodoksan preĝejon s-ta Nikolao la Miraklofaranto – ni konstruis el LEGO-brikoj laŭ la skalo 1:50. Tio signifas, ke en nia salono kreiĝis konstruaĵoj altaj preskaŭ je unu metro kaj duono! Inter ili ni lasis liberan spacon de la strato Lipowa. Utiligante pretajn maketojn kaj gaŭĝojn ĉiu partoprenanto povos konstrui kopion de far si elektita konstruaĵo: ekzistanta aŭ elpensita.