La ĉefa enhavo de la paĝo.

Preĝo. Universala teatro – KUNTEKSTO

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Ĉu la mondo enfermita en vorto estas reala?
/ekspozicio, diskuto
la 16an de decembro 2016 (vendredo) je la horoj 18.00 - 20.00
gvidanoj: dr Katarzyna Niziołek, Michał Stankiewicz
la ekspozicio estos malferma ĝis 31.12.2016

La prozo de Svetlana Aleksijeviĉ, belorusa Nobel-premiitino, iĝis inspiro por la projeko „Preĝo. Universala teatro”, realigata en 2016 de Fondaĵo de Universitato en Bjalistoko en Gródek, Czeremcha, Sopoto, Varsovio kaj Bjalistoko. En ĉiu el tiuj urboj okazis prezento de eksterordinara spektaklo bazita sur fragmentoj de „Ĉernobila preĝo” de Svetlana Aleksijeviĉ.

Ekspozicio kaj diskuto, sub la komuna titolo „Ĉu la mondo enfermita en vorto estas reala?”, estas pinto kaj resumo de la projekto, kunteksto – aro da referencoj – nepraj por kompreni la spektaklon.

La projekto „Preĝo. Universala teatro” estas realigata de Fondumo de Universitato en Bjalistoko Universitas Bialostocensis danke al financa subteno de Ministro de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo (kadre de la programo „Kulturo je dispono”) kaj Marŝala Oficejo de Podlaĥia Provinco.

logo Fundacji UwB

logo MKiDNlogo programu Kultura dostępnalogo województwa podlaskiego

Asocianoj:
Uniwersytet w Białymstoku / Uniwersyteckie Centrum Kultury
Centrum im. Ludwika Zamenhofa
Gminny Ośrodek Kultury w Czeremsze
Gminne Centrum Kultury w Gródku