La ĉefa enhavo de la paĝo.

Eksperimentu!

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

Interaga ekspozicio el la Sciencocentro Kopernik
29.05 - 03.06.2014
enirejoj je la horoj 9.00, 10.00, 11.00, 12.00, 13.00, 14.00

Kondiĉo por partopreni estas antaŭa aliĝo
Aliĝu ĉe: tel. 85 67 67 367 aŭ persone en CLZEn la tagoj 29.05-30.05 kaj 02.06-03.06 ni invitas lernejojn kaj organizitajn grupojn,
kaj semajnfine 31.05-01.06 individuajn vizitantojn!
Nombro de la lokoj estas limigita
la eniro estas senpaga

Ni invitas al la ekspozicio „Eksperimentu!” kun la Sciencocentro Kopernik en Varsovio. La ekspozicio konsistas el dek-kelkaj interagaj eksperimentaj standoj. Ĉiu povos memstare fari eksperimentojn pri fiziko, matematiko kaj biologio. Jen ŝanco por bonega amuziĝo kaj aventuro kun la scienco, dum kiu oni povos inter alie ekscii kio estas magdeburgaj duonsferoj kaj gaŭsa kurbo.
Sendepende de la aĝo kaj la interesiĝoj – venu al ni kaj eksciu kiel fascina povas esti la scienco!
Dum la Tago de la Infanoj ni prezentos specialan demonstron sub la titolo „Sekretoj de aerodinamiko”. Animantoj el la Sciencocentro Kopernik bilde prezentos al vi kiel goli el angulkiko kaj kial ne havas sencon ŝirmi sin per cilindra afiŝkolono kontraŭ vento.
Estos vente kaj bunte – pro pilkoj flugantaj en la aero!

Ne mistrafu – la demonstroj „Sekretoj de aerodinamiko” okazos nur la 1an de junio 2014 je la horoj 11.00, 12.00 kaj 13.00!