La ĉefa enhavo de la paĝo.

Lignaj sinagogoj

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

arkivaj fotoj el la komenco de la 20-a jc.
malfermo: 18.07.2014 (vendredo) je la horoj 18.00-20.00
la ekspozicion akompanos la katalogo „Lignaj sinagogoj”
la ekspozicio estos malferma ĝis 24.08.2014

„Lignaj sinagogoj ne ekzistas – same kiel la kredantoj, kiuj preĝis en ili, ili iĝis viktimoj de Holokaŭsto” – skribis Maria kaj Kazimierz Piechotka en sia grandioza verko „Pordegoj de la ĉielo. Lignaj sinagogoj”. La elstaraj esploristoj de la juda heredaĵo, dum jardekoj kunlaborante kun Arta Instituto de Pola Scienca Akademio kontribuis al arigo de riĉa kolekto de materialoj dokumentantaj la historion de la kulturo de judoj en polaj teritorioj. (…)

La Centro Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko elektis el la „Arkivo de ges-oj Piechotka” unu temon: fotojn, kiuj prezentas lignajn sinagogojn el la tereno troviĝanta ĉe la limo de historiaj Pola Reĝlando kaj Granda Duklando de Litovio (antaŭ la dividoj de Pollando la provincoj podlaĥia, suda parto de trocka, okcidenta parto de navagrudaka). En la antaŭmilita administra divido tio estis ĉefe la tereno troviĝanta en tiutempa bjalistoka provinco (kun la distriktoj bjalistoka, hrodna, volkoviska kaj bjalovjeĵa) kaj najbaraj al ĝi distriktoj de la provincoj navagrudaka, lublina kaj varsovia. En vulgara lingvaĵo tiu tereno estis tiutempe nomata Podlaĥio aŭ Bjalistokio. (…)"
Piotr Jacek Jamski Arta Instituto de Pola Scienca Akademio, fragmento de antaŭparolo de „Travivis nur fotoj” prezentata en la katalogo de la ekspozicio „Lignaj sinagogoj”.

La prezentataj fotoj devenas de kolekto de Arta Instituto de Pola Scienca Akademio.

Galerio

  • Pligrandigu la foton Afiŝo

    Afiŝo