La ĉefa enhavo de la paĝo.

Ceramika Bjalistoko

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

/Paulina Horba
ekspozicio
25.07.2014 (vendredo) je la horoj 18.00 - 20.00
senpaga eniro

Jen serio de ok aroj de ceramikaj kaheloj, inspiritaj de historia kaj moderna arkitekturoj de Bjalistoko. La artistino koncentris la atenton je ornamaĵoj. La deirpunkto por ĉiu el la verkoj estas originala detalaĵo, kiu estas aŭtore transformata: foje la origina formo estas simpligata, reduktata ĝis la „esenco de la formo” – alifoje riĉigata per individua dizajno. Malantaŭ ĉiu transformo kaŝiĝas ia emocio, la deziro eligi pli profundan sencon aŭ la bezono estetikigi.

La kaheloj estas preparitaj per tradicia metodo: mulditaj per gipsa ujo, sekigitaj, bakitaj kaj fine vitritaj. La temporaba teknologio kaj mana ellaboro kaŭzis, ke ĉiu verko estas unika – ĉiu estas emocia registraĵo de sentemo, estetikaj preferoj kaj personeco de la Artistino.

Paulina Horba
Finlernis la Artan Liceon en Supraśl, magistriĝis en 2012 en Fakultato de Skulptado kaj Spaca Agado de la Arta Universitato en Poznano en la laborejo de prof. Sławomir Brzoska. De 2014 ŝi estas instruistino de skulptado en la Arta Liceo en Supraśl; organizantino de metiejoj de arta aktiveco por infanoj kaj plenkreskuloj.

La ekspozicio estas realigita kadre de arta stipendio de la Urbestro de Bjalistoko.

Galerio

  • Pligrandigu la foton Afiŝo

    Afiŝo