La ĉefa enhavo de la paĝo.

GRAFIO/FOTO

  • Printi la enhavon de la nuna paĝo
  • Konservu la tekston de la aktuala paĝo al PDF

jubilea ekspozicio de la 70-jariĝo de Arta Liceo Artur Grottger
malfermo: 04.09.2014 (ĵaŭdo) je 19.00
la ekspozicio estos malferma ĝis: 26.10.2014

La Arta Liceo Artur Grottger en Supraśl en septembro 2014 havos la jubileon de 70-jariĝo de sia ekzisto. La liceo de Supraśl estas unu el la plej malnovaj artaj lernejoj en Pollando. Ĝia historio komenciĝis en Bjalistoko tuj post la regajno de sendependeco de la lando. Rimarkinda evento en la historio de la lernejo estis ŝanĝo de ĝia nomo en 1945 al Lernejo de Belartoj. En aŭgusto 1946 per decido de Ministro pri Kulturo kaj Arto oni ŝtatigis la Lernejon de Belartoj farante el ĝi kvarjaran mezlernejon kun la rajto akcepti finlernintojn de bazlernejoj, por sekve en julio 1950 alinomi ĝin al Ŝtata Liceo de Artaj teknikoj kiel profesia lernejo rememoriganta la tradicion de antaŭmilitaj industriaj-artaj lernejoj. Oni do kreis kvinjaran profesian lernejon. En septembro 1959 per decido de la Provinca Nacia Konsilio en Bjalistoko la lernejo estis translokigita en la nunan sidejon – la palacon de Buchholtz en Supraśl, kie post kelkaj jaroj de sia funkciado, nome en la jaro 1967, per decido de Ministro pri Kulturo kaj Arto ĝi estis alinomita al Ŝtata Liceo de Arto.
Dum tiuj sepdek jaroj de la ekzisto, la lernejo senĉese transformiĝadis, ŝanĝadis siajn situon kaj nomon, konservante tamen tion, kio plej gravas – daŭrecon de edukado de la gejunuloj kun arta talento. Ĝi plibonigadis la kvaliton de la edukado rilate la tradiciojn kaj la historion de la regiono, ĉerpante el ĝia riĉa kultura heredaĵo. En 1992 kreiĝis specialiĝa kurso – utila grafiko, kaj en la jaro 2008 specialiĝa kurso pri fotado kun elementoj de filmado.

GRAFIO/FOTO
ekspozicio de verkoj de la lernantoj, kiuj kreiĝis dum la lastaj jaroj en du aŭtoraj laborejoj: fota-filma de Katarzyna Zabłocka kaj grafika de Marta Muszyńska-Józefowicz kaj Małgorzata Józefowicz.

En la grafika parto oni povos vidi grafikaĵojn linoleajn, monotipajn, konkavajn kaj miksitajn. La prezento de la verkoj celas pliproksimigi al la vizitantoj klasikajn grafikajn teknikojn kaj ĝenerale la grafikistan metion.

Krome, la ekspoziciataj kaj elsendataj: fotoj, animacioj, filmoj kaj intermediaj realigaĵoj prezentas larĝan spektron de interesa arta aktiveco de la junaj adeptoj de vidaj artoj, samtempe alproksimigante la karakteron kaj la etoson de la laborejo.

Partnero:

Amasinformiloj:

Galerio

  • Pligrandigu la foton Afiŝo

    Afiŝo